Tria Respubliko
Nia respubliko estas en nia imagpovo.
Nia respubliko estas neebla.
Nia respubliko havas neniun koloron.
Nia respubliko estas neebla.
Nia respubliko ne havas prezidanton.
Nia respubliko estas neebla.
Nia respubliko ne havas politikistojn.
Nia respubliko, ne!
Jen leviĝas la luno,
jen leviĝas la suno
ne ekzistas solvo.
Nia respubliko ne havas malliberulojn.
Nia respubliko estas neebla.
Ĝi ne havas armeon, ne havas armilojn.
Nia respubliko estas neebla.
Nia respubliko ne havas landlimojn.
Nia respubliko estas neebla.
Eble iam ĝi estos ebla, sed hodiaŭ
nia respubliko ne!
Kaj ne okazos,
ke oni ŝanĝos ĉion
kaj ŝanĝiĝos nenio.
Kaj ne okazos,
ke ĉion oni ree ŝanĝos.
Jen leviĝas la luno,
jen leviĝas la suno
ne ekzistas solvo.
Nia respubliko estas neebla.
Nia respubliko havas neniun koloron.
Nia respubliko estas neebla.
Nia respubliko ne havas prezidanton.
Nia respubliko estas neebla.
Nia respubliko ne havas politikistojn.
Nia respubliko, ne!
Jen leviĝas la luno,
jen leviĝas la suno
ne ekzistas solvo.
Nia respubliko ne havas malliberulojn.
Nia respubliko estas neebla.
Ĝi ne havas armeon, ne havas armilojn.
Nia respubliko estas neebla.
Nia respubliko ne havas landlimojn.
Nia respubliko estas neebla.
Eble iam ĝi estos ebla, sed hodiaŭ
nia respubliko ne!
Kaj ne okazos,
ke oni ŝanĝos ĉion
kaj ŝanĝiĝos nenio.
Kaj ne okazos,
ke ĉion oni ree ŝanĝos.
Jen leviĝas la luno,
jen leviĝas la suno
ne ekzistas solvo.
Elhispanigita teksto de "República III",
kantaĵo de "La Gran Orquesta Republicana".
kantaĵo de "La Gran Orquesta Republicana".
Ĉiam gerilistoj, neniam banditoj!



0 Comments:
Publicar un comentario en la entrada
<< Home