Lulkanto pri cepo
Cepo estas prujno
fermata kaj malriĉa.
Prujno de viaj tagoj
kaj de miaj noktoj.
Malsato kaj cepo,
nigra glacio kaj prujno
granda kaj ronda.
En la lulilo de malsato
mia infano estis.
Per sango de cepo
li mamnutris sin.
Sed via sango
prujna per sukero,
cepo kaj malsato.
Bruna virino
decida en luno,
disverŝas sin
fadeno post fadeno
sur la lulilon.
Ekridu, infano,
ĉar mi alportas al vi la lunon
kiam tio taŭĝas.
Alaŭdo de mia hejmo,
ridu multe.
Estas via rido sur viaj okuloj
lumo de la mondo.
Ridu tiom,
ke mia animo aŭdante vin
ekbatu la spacon.
Via rido faras min libera,
metas sur mi flugilojn.
Ĝi solecojn deprenas de mi,
malliberejon el mi eltiras.
Buŝo kiu flugas,
koro kiu sur viaj lipoj
ekfulmas.
Estas via rido la glavo
plej triumfanta,
venkisto de la floroj
kaj la alaŭdoj.
Konkuranto de la suno.
Estonteco de miaj ostoj
kaj de mia amo.
La karno dezirante flugi,
subita la palpebro,
la vivado pli ol iam ajn
kolora.
Kiom da kardeloj
deflugas, movante siajn flugilojn,
de via korpo!
Mi vekiĝis pri esti infano:
neniam vekiĝu.
Trista estas mia buŝo:
ridu ĉiam.
Ĉiam en la lulilo,
defendante la ridon
plumo post plumo.
Estaĵo de flugado tiel alta,
tiel vasta,
ke via karno estas la ĉielo
ĵus naskiĝinta.
Se mi povus alflugi al la komenco
de via kurado!
La okan monaton vi ridas
per kvin oranĝofloroj.
Per kvin etaj
krueloj.
Per kvin dentoj
kiel kvin jasmenoj
junaj.
Limo de la kisoj
ili estos morgaŭ,
kiam en via dentaro
vi sentos armilo.
Vi sentos fajro
kuri malsupren
serĉante la centron.
Flugu, infano, sur la duobla
luno de la brusto:
ĝi trista pro cepo,
vi sata.
Ne falu.
Ne sciu pri kio okazas.
fermata kaj malriĉa.
Prujno de viaj tagoj
kaj de miaj noktoj.
Malsato kaj cepo,
nigra glacio kaj prujno
granda kaj ronda.
En la lulilo de malsato
mia infano estis.
Per sango de cepo
li mamnutris sin.
Sed via sango
prujna per sukero,
cepo kaj malsato.
Bruna virino
decida en luno,
disverŝas sin
fadeno post fadeno
sur la lulilon.
Ekridu, infano,
ĉar mi alportas al vi la lunon
kiam tio taŭĝas.
Alaŭdo de mia hejmo,
ridu multe.
Estas via rido sur viaj okuloj
lumo de la mondo.
Ridu tiom,
ke mia animo aŭdante vin
ekbatu la spacon.
Via rido faras min libera,
metas sur mi flugilojn.
Ĝi solecojn deprenas de mi,
malliberejon el mi eltiras.
Buŝo kiu flugas,
koro kiu sur viaj lipoj
ekfulmas.
Estas via rido la glavo
plej triumfanta,
venkisto de la floroj
kaj la alaŭdoj.
Konkuranto de la suno.
Estonteco de miaj ostoj
kaj de mia amo.
La karno dezirante flugi,
subita la palpebro,
la vivado pli ol iam ajn
kolora.
Kiom da kardeloj
deflugas, movante siajn flugilojn,
de via korpo!
Mi vekiĝis pri esti infano:
neniam vekiĝu.
Trista estas mia buŝo:
ridu ĉiam.
Ĉiam en la lulilo,
defendante la ridon
plumo post plumo.
Estaĵo de flugado tiel alta,
tiel vasta,
ke via karno estas la ĉielo
ĵus naskiĝinta.
Se mi povus alflugi al la komenco
de via kurado!
La okan monaton vi ridas
per kvin oranĝofloroj.
Per kvin etaj
krueloj.
Per kvin dentoj
kiel kvin jasmenoj
junaj.
Limo de la kisoj
ili estos morgaŭ,
kiam en via dentaro
vi sentos armilo.
Vi sentos fajro
kuri malsupren
serĉante la centron.
Flugu, infano, sur la duobla
luno de la brusto:
ĝi trista pro cepo,
vi sata.
Ne falu.
Ne sciu pri kio okazas.

Miguel Hernández (1910-1942) estis kamparano de Alakanto en Hispanio, poste soldato de la komunistaj milicioj je la Hispana Enlanda Milito kaj defendisto de la kulturo en la respublikana flanko. La kruda pasio de liaj verkaĵoj montras al ni ĉiun senton, ĉiun esperon kaj ĉiun bedaŭron, tial li estis poeto pri la popolo, pri la amo, pri la kamparo, pri la doloro kaj pri la milito.
Iam, kiam li restis en malliberejo post la venko de la faŝista bando, li ricevis leteron de sia edzino. Ŝi rakontis al li, ke ŝi ne povis sufiĉe nutri la filon de ambaŭ kaj tiam la poeto verkis la ĉi-supran poemon, "Nanas de la cebolla", por tiu amata infano, kiu povis manĝi nur panon kaj cepon...
Iam, kiam li restis en malliberejo post la venko de la faŝista bando, li ricevis leteron de sia edzino. Ŝi rakontis al li, ke ŝi ne povis sufiĉe nutri la filon de ambaŭ kaj tiam la poeto verkis la ĉi-supran poemon, "Nanas de la cebolla", por tiu amata infano, kiu povis manĝi nur panon kaj cepon...


0 Comments:
Publicar un comentario en la entrada
<< Home