martes, mayo 30, 2006

Ni estas...

Ni estas
kiel tiuj maljunaj arboj,
kiuj kovras kontraŭ la vento
la ombron de l’ hejmo.

Ni estas
perdinta gekunulojn,
pejzaĝojn kaj esperojn
je malmola batalado.

Ni estas
ĵetonta kun la vortoj
la postsignojn de l’ lipoj
por povi paŝi

tempojn,
kovritaj per la manoj
la vizaĝoj kaj la lipoj,
kiuj sonĝas pri egaleco.

Ni estas
kiel la humila adobo,
kiu kovras kontraŭ la tempo
la ombron de l’ hejmo.

Ni estas
perdinta nian historion,
kantaĵojn kaj vojojn
je malmola batalado.

Ni estas
fiksonta novajn radikojn
ĉe kampoj kaj vojetoj
por povi paŝi

tempojn,
venontajn kaj deziregatajn,
de manoj kontraŭ manoj
hisante la egalecon.

Ni estas
same kiel nia tero,
mildaj kiel argilo,
malmolaj kiel rokaro.

Ni estas
transirinta la tempon,
lasante ĉe la agroj
nian tutan batalon.

Ni estas
faronta per la estonteco
kantaĵon al l’ espero
kaj povi trovi

tempojn,
kovritaj per la manoj,
la vizaĝoj kaj la lipoj,
kiuj sonĝas pri libereco.

Ni estas
kiel tiuj maljunaj arboj...







“Somos” estas verkaĵo de José Antonio Labordeta, poeto, skribisto, kantaŭtoro kaj aragona diputito. Mi trovis ĝin inter aliaj kantaĵoj de koncerto ludita far pluraj hispanaj kantistoj sub la titolo “Reakirante la memoron. Omaĝa koncerto al la respublikanoj”.





La 14-an de aprilo de 1931
estis proklamita la Dua Hispana Respubliko.

Alvenis modernigaj ŝanĝoj, esperoj, la Popola Fronto, poste la perfido de ribeliĝo, la milito, la Diktaturo kaj ties murdoj, la silenta rezistado, la forpaso de la tirano, la kronado de la reĝo, la paktoj de silento, la deziregita demokratio kaj fine la forgeso...

Sed 75 jarojn post ĝia proklamado, ankoraŭ oni povas aŭskulti iam la respublikanan saluton, do: “Sanon kaj Respublikon, gekunuloj!”.