domingo, mayo 14, 2006

Luno kaj steloj

Tiel alta kaj fora kiel luno kaj steloj,
tiel malvarma kiel monta aero,
kial depreni de mi tiun ĉi amon, kiun mi sentas
kaj lasi min en malespero?

Mia koro estas seka kiel sablo kaj polvo
kaj kava kiel mortinta arbo,
pli malplena ol la ŝtonaj tomboj.

Ĉu la fido estas nura vanteco?
Kiu konsentas tiun ĉi doloron mian
se ne nia Dio supre?

Mi neniam povos kunigi
Ĉielojn, destinon kaj amon.

Ave María, gratia plena.
Dominus tecum, virgo serena.





Enesperantigita teksto de "Moon & Stars", kantaĵo troviĝita en "A celtic romance", verkaĵo de Mychael kaj Jeff Danna.

La du lastaj frazoj de la kantaĵo estas fragmento de katolika preĝo latin-lingve al Dipatrino. Ĝi diras: "Saluton, Maria, plena je graco. Mastro estas kun vi, serena virgulino."


3 Comments:

Anonymous Mike59 said...

Karega eta poetino kaj amikino!

Kiom da laboro vi faris !!! Kaj tiom belega !!!!
Mi bedaŭras ne havi la tempon por legi ĉion nun, sed mi baldaŭ faros tion!

GRATULON !!!!

Vi estas mirinda artistino !!!
... kaj vera rondanina eta princino! ;-)

Mi kore brakumas vin, Fatima!
Via franca admiranto kaj amiko,
Michel

14 mayo, 2006 23:07  
Blogger Fátima said...

Multe dankon, kara Miŝel! :-)

Amike

15 mayo, 2006 17:44  
Blogger perr0verde said...

Ayer soñé que veía
a Dios y que a Dios hablaba;
y soñé que Dios me oía...
Después soñé que soñaba.

Antonio Mahcado:-)

16 mayo, 2006 13:35  

Publicar un comentario en la entrada

<< Home