sábado, mayo 13, 2006

Kelta rakonto (8)

8ª ĉapitro:
LAMENTO



Plenuminta la profetaĵo, Deirdre restis dum dek kvin tagoj ĉe Connacher. Ŝi ne povis manĝi nek dormi. Kiam pasis tridek tagoj, alvenis vintro kaj mola mantelo el neĝo kovris tiun mondon, kiun ŝi vidis tra la fenestro.

Deirdre petis al militisto, ke alportu al ŝi ŝian harpon. Kaj tie, sole en sia fermita dormoĉambro, ŝi kantis al Naois mallaŭte, ĉar ŝi sciis, ke ŝi mortos kiam Connacher ordonos tion.

Direktante sian rigardon al la vasta ebenaĵo malplena, ŝi kantis:


En ĉieloj de frosta neĝo,
kie ventoj de tristeco vagas,
ruĝa suno estas brulanta malforte.
Vi estis mia hejmo
kien mi iris.


En verdaj kampoj,
nune nekonataj,

via nomo sur la levita ŝtono.
Amo invitas
al lasta voko,

kiam morto elde vivo
komencas fali.


La riveretoj ne plu iras
al tajdoj de malproksimaj maroj.
Amo ne maljuniĝos
sen memoroj.

Viaj brakoj, mia hejmo
kie mi dormis.


En verdaj kampoj,
nune nekonataj,

via nomo sur la levita ŝtono.
Amo invitas
al lasta voko,

kiam morto elde vivo
komencas fali.


Ĉiuj miaj larmoj
nun disfaldiĝas.

Kiel mi povas nune
maljuniĝi sole?

Polvaj steloj
disverŝas siajn lumojn,

kiam morto elde vivo
glitas silente
en la nokton.





Matene, kiam la reĝo volis voki ŝin, Deirdre jam estis mortinta.





Originale angla-lingva versio de tradicia rakonto pri
"Deirdre de la Bedaŭroj", kelta legendo.
Skribita far
John Stuart Dick por la muziko
de "A Celtic Tale: The Legend of Deirdre"
("Kelta rakonto: la Legendo de Deirdre")
,
verkaĵo de Mychael kaj Jeff Danna.




Tradukita en esperanton far
Fátima.