Kelta rakonto (1)
1ª ĉapitro:
LA PROFETAĴO

En Irlando, tre delonge, la reĝo Connacher, el la familio Ulster, troviĝis ĉe la Granda Salono de lia palaco sur podio farita per ligno de oldaj kverkoj. Fininta tage, la krepusko montris la komencon de Samhain. Pli ol milo da homoj kunvenis kaj gaja tumulto regis dum la servistoj de la reĝo sin pretigis por la unua nokto de la festo.
La kavaliroj de la reĝo, la Kavaliroj de la Ruĝa Branĉo, lasis siajn armilojn kaj siajn fermaŝajn kutojn por kunigi siajn voĉojn, kantante kanzonojn pri gravaj aventuroj. Malgraŭ la reginta ĝojo, Cathbad, la druido, troviĝis sole ĉe la arko de ŝtona fenestro rigardegante per fora rigardo la alian mondon. Nure Malcolm, la harpisto de la reĝo, sentiĝis trankvila, ĉar lia edzino Elva estis graveda. Ambaŭ sidis ĉe malluma angulo de la Granda Salono, babilante per susuroj korinkline.
La reĝo Connacher levis sian kornon da vino solene. Kiam li pretis peti, ke komencu la ceremonio, oni aŭdis laŭtan krion kaj la ejo tute silentiĝis. La plej veteranaj kavaliroj elingigis siajn armilojn, pretaj batali.
-Ne moviĝu -la reĝo ordonis-. Ne faru paŝon ĝis ke ni sciu la kaŭzon de tia bruo.
Cathbad iris al la Granda Salono kaj levis sian bastonon. Li demetis la kapuĉon de sia mantelo kaj lia arĝenta hararo reflektis la lumon de la luno. Lia vizaĝo, sulkiĝinta kiel pomo vintre, leviĝis malrapide kaj li diris al la reĝo:
-Mi observis ĉi-semajne la nubojn, la aĝo de la luno kaj la pozicioj de la steloj.
Li proksimiĝis poste al la loko, kie Elva sidis. Li metis sian manon sur ŝia ventro kaj diris:

-La bebo estis tiu, kiu kriis. Ĝi ne estas ordinara bebo. Ĝi estas tre bela infanino kaj ŝia nomo estos Deirdre. Ŝia beleco naskos akran glavon, kiu tranĉos la arbon de Ulster. La reĝoj volos edzinigi ŝin al si kaj la afero estos malfeliĉa. La Ruĝa Branĉo dividiĝos kaj okazos bataloj kaj militoj pro ŝia kaŭzo.
Tiam li malproksimiĝis denove por daŭrigi sian observadon de la firmamento.
-Morto por tiu infanino! -unu el la kavaliroj kriis-. Ĉu ne malpli valoras la vivo de infano ol la detruado de multoj? Kion vi opinias, reĝo Connacher?
La reĝo sciis, ke la profetaĵoj de la druido estis ĝustaj, sed la scivolemeco rilate al beleco tiel eksterordinara estis pli forta ol li mem. Li parolis al la ĉeestintoj dirante per kvieta voĉo:
-Ne estas bona la afero, ke la gepatroj vidu la morton de filo. Kaj mi ankaŭ ne devas provoki doloron en la koro de miaj invititoj.
Multoj sin agitis, murmurante inter ili, ne konvinkitaj.
-Ĉi tiu infanino naskiĝos -la reĝo daŭrigis-. Mi ordonos, ke ŝi kresku en malproksima loko, kaj mi mem edziĝos al ŝi kiam ŝi estos plenaĝa. Mi gardos ŝin kaj poste ŝi estos mia edzino, do ŝi ne povos kaŭzi konkuron nek damaĝon. Tielmaniere mi sukcesos eviti la profetaĵon.

Originale angla-lingva versio de tradicia rakonto pri
"Deirdre kaj la filoj de Uisnach", kelta legendo.
Skribita far John Stuart Dick por la muziko
de "A Celtic Tale: The Legend of Deirdre"
("Kelta rakonto: la Legendo de Deirdre"),
verkaĵo de Mychael kaj Jeff Danna.

Tradukita en esperanton far Fátima.
"Deirdre kaj la filoj de Uisnach", kelta legendo.
Skribita far John Stuart Dick por la muziko
de "A Celtic Tale: The Legend of Deirdre"
("Kelta rakonto: la Legendo de Deirdre"),
verkaĵo de Mychael kaj Jeff Danna.

Tradukita en esperanton far Fátima.


2 Comments:
Ho! Tio sxajnas interesa legendo. Kara Fatima cxu volas meti tutan tradukon de gxi en via blogo? Cxiuokaze mi tre sxatas la sekvon!
Saluton, kara Beĉjo!
Mi multe ĝojas, ĉar vi interesiĝas pri tiu legendo. Ĉu la kelta kulturo plaĉas al vi?
Al mi multe, tial mi volis traduki ĉi tiun rakonton, kiam mi legis ĝin aŭskultinte la belegan muzikon verkitan de la fratoj Danna.
Jes, mi elmetos la sekvantajn partojn sur la blogon tiam, kiam mi enesperantigis ilin. Mi esperas, ke la rakonto plaĉu al vi kaj ke bonvole pardonu miajn erarojn!
Amike
Publicar un comentario en la entrada
<< Home