Redonu al mi la vivon...
Mi pardonpetas
pro ne esti aŭskultinta viajn petegojn.
Mi pardonpetas
pro tiuj larmoj, kiuj parolas pri mi.
Mi pardonpetas
pro viaj noktoj sole.
Mi pardonpetas
pro suferi silente pro vi.
Mi pardonpetas vin,
kvankam mi scias ke vi ne donacos ĝin.
Mi pardonpetas vin
per tiu nura maniero, kiun mi scipovas.
Redonu al mi la vivon!
Prenu tiun iluzion,
kiun iam el mi eltiris via koro,
kaj nun...
redonu al mi la vivon.
Mi ne amos vin denove kaŝe.
Mi ne klopodos turnigi
vian estontecon en vian galon.
Mi ne vivos inter tiom da mensogoj.
Mi provos konvinki vin,
ke ĉiam mi amis vin.
Kaj mi pardonpetas vin,
kvankam mi scias ke vi ne donacos ĝin.
Mi pardonpetas vin
per tiu nura maniero, kiun mi scipovas.
Redonu al mi la vivon!
Prenu tiun iluzion,
kiun iam el mi eltiris via koro,
kaj nun...
redonu al mi la vivon.
Kaŝu ĉe via tirkesto
la pecojn el amaro de mia amo.
Kaj nun...
Redonu al mi la vivon.
Prenu tiun iluzion,
kiun iam el mi eltiris via koro.
Kaj nun
redonu al mi la vivon...
pro ne esti aŭskultinta viajn petegojn.
Mi pardonpetas
pro tiuj larmoj, kiuj parolas pri mi.
Mi pardonpetas
pro viaj noktoj sole.
Mi pardonpetas
pro suferi silente pro vi.
Mi pardonpetas vin,
kvankam mi scias ke vi ne donacos ĝin.
Mi pardonpetas vin
per tiu nura maniero, kiun mi scipovas.
Redonu al mi la vivon!
Prenu tiun iluzion,
kiun iam el mi eltiris via koro,
kaj nun...
redonu al mi la vivon.
Mi ne amos vin denove kaŝe.
Mi ne klopodos turnigi
vian estontecon en vian galon.
Mi ne vivos inter tiom da mensogoj.
Mi provos konvinki vin,
ke ĉiam mi amis vin.
Kaj mi pardonpetas vin,
kvankam mi scias ke vi ne donacos ĝin.
Mi pardonpetas vin
per tiu nura maniero, kiun mi scipovas.
Redonu al mi la vivon!
Prenu tiun iluzion,
kiun iam el mi eltiris via koro,
kaj nun...
redonu al mi la vivon.
Kaŝu ĉe via tirkesto
la pecojn el amaro de mia amo.
Kaj nun...
Redonu al mi la vivon.
Prenu tiun iluzion,
kiun iam el mi eltiris via koro.
Kaj nun
redonu al mi la vivon...

La titolo de la ĉi-supra kanzono originlingve estas
"Devuélveme la vida" kaj estis verkata de Antonio Orozco,
hispana kant-verkisto.
"Devuélveme la vida" kaj estis verkata de Antonio Orozco,
hispana kant-verkisto.


6 Comments:
Mia karega poetino kaj amikino !
Multe da paroloj el la tre bela kanzono mi ankaŭ povus diri el mia vivo nun ... sed suferi silente pro iu ne estas ĉiam eble...
La amo redonas la vivon, sed kion fari se ne estas amo plu ?... Ankaŭ la amikeco redonas ĝin !!!
Viaj blogoj helpas min je vivi ...
Dankegon pro via bela amikeco, Fatima!
Tre kore,
Miŝel
Kara Fatima,
se vi estus tiu damo, kaj se mi estus tiu sinjoro el la teksto, mi dirus al vi, ne petu alian, ke vi vivu, nur vi mem povas zorgi por tio, ke vi estas vivanta. Tio estu via propra decido kaj sopiro. Ne atendu tro de aliaj, ili ĉiam perfidos vin, aŭ preskaŭ ĉiam. Nur tre malmultaj homoj havas tian grandan koron, kiu estas bezonata por kompreni la homojn en nia tempo. Nur tio, kio estas en vi mem, eventuale povas ekvivi, se vi permesas tion, se vi celas tion kaj ne atendas la savon eksplicite de aliuloj. Se vanta ulo ne indas vian amon, ŝovu lin simple flanken kaj serĉu al vi alian pli indan amaton, iu, kiu estas pli fidela kaj pli proksima al vi. Vi trovos lin, tute certe, li serĉas vin jam. Krome: neniu povas ami ĉiun, eĉ se iu volus tion, ni homoj estas tre neperfektaj estaĵoj en tre neperfekta mondo, kiu estas tute venenigita pro la avido pri posedo, pri ridinda egoismo. Sed amo ne estas egoisma, ne povas esti egoisma. Ni ne devas posedi homon por ni mem. Amo estas solidara kun ĉiuj homoj, celas ĉiujn, ankaŭ tiujn, kiuj estas malbonaj, kiel Fatima tion tre bone eltrovis. Kia amo tio estus, se ĝi ne celus ankaŭ la malbonulojn? Kara sinjorino, ne atendu senfinan amon, se tute malferma amikeco eble estus multe pli bona solvo de viaj afliktoj. Ne troigu la gravecon de iu ajn homo. Ankoraŭfoje, mi pensas, ke amo ne estas egoisma, mi spertis tion en mia vivo ofte, ke tiuj, kiuj amas min, ne volas posedi min kiel meblon, sed tiuj, kiuj, ne amas min, volas min regi kaj asertas nur, ke ili amas min.
ANONYM kore salutas la poetinon Fatima, kiu certe ne estas tiu damo
al kiu AMNONYM ĝuste parolis. Li faris tion nur pro la kantoteksto mem, kiu instigis tiajn pensojn. Li skribis por ŝi, por ĉiu kaj por neneiu.
Ĝis iam!
Dankon al ambaŭ pro viaj komentoj :-)
Amike,
Fátima
Bonvolu:)kara enigma damo!
Vi estas tiel enigma kiel la tertrabanto LUNO. Ĉio je vi estas enigma, viaj poemtradukoj, viaj reagoj, viaj memportretoj sur fotoj. Vi estas damo, kiu scias, kiel oni devas krei la misteron. Min tio interesas,inoj ĝenerale ne tre konscias pri la sorĉo de sia enigmeco, vi scias tion, vi estas majstrino en tiu fako, vi elradias sekretojn, kredu al mi, tio povas peli virojn en la frenezon.... kaj vi scias tion aŭ almenaŭ vi supozas tion...
Kial tio estas tiel? Kial la mistero estas tiom alloga? Tion scias nur la luno au la diablo:) Homoj serĉas la feliĉon ĉiam en la foro. Blindaj por ĉiuj realecoj ili ĵetas sin en abismojn sen eĉ demandi kial, kiel Don Kiĥoto ĉiam serĉante Dulcinean..... forgesante la mondon kaj la proprajn inojn pri tio...
Via blogo estas la plej bona teatrospektaklo, kiun mi vidis en la lastaj monatoj:)
Ĉu ni miru, ke kelkaj viroj kiel somnambuloj en la nokto ekmarŝas por serĉi la sekretoplenan inon, kiun ili supozas en kristalklara montolago? Kaj ĉu ili ne pravas, se ili vidas tie lumi la lunon sur la spegulglata surfaco de la lago???
ANONYM
Kara,
mi ja jam fermas denove la busxon:), se mi iomete mokis, estis ne pro malico, kompreneble vi estas ne nur sekretema, alogema, ... sed ankaux amuza, afabla, kamaradineca kaj agrabla. Tion mi eble aldonu, por ke mi ne estu miskomprenata. Mi ne volas lauxdi vin tiel entuziasme kiel Mike, sed lia entuziasmo estas tute en ordo. Mi ne estas tia entuziasmulo, mi estas alia. Mi admiras vin miamaniere:). Homoj estas diversaj, tio ne estas malbona.
ANONYM
Gxis!
Kara ANONYM, ne zorgu... Vi estas tute libera por diri tion, kion vi pensas ĉi tie, do mi bonvenas viajn komentojn.
Kaj mi ĝojas ĉar vi opinias bele pri mi: amuza, afabla, kamaradineca kaj agrabla... Dankon.
Amike,
Fátima
Publicar un comentario en la entrada
<< Home