Mi memoras vin, Amanda...
Mi memoras vin, Amanda,
la malseka strato,
kurante al la fabriko,
kie laboris Manuel.
Via rideto larĝa,
la pluvo sur la hararo,
gravis nenio.
Vi iris por renkontiĝi kun li,
kun li, kun li, kun li...
Estas kvin minutoj,
la vivo estas ĉiama
dum kvin minutoj.
Sonoras la fajfilego,
revenante la laboron,
kaj vi paŝante
lumigas ĉion,
tiuj kvin minutoj
ekflorigas vin.
Mi memoras vin, Amanda,
la malseka strato,
kurante al la fabriko,
kie laboris Manuel.
Via rideto larĝa,
la pluvo sur la hararo,
gravis nenio.
Vi iris por renkontiĝi kun li,
kun li, kun li, kun li...
Tiu, kiu iris en la montaron,
kiu neniam dolorigis,
kiu iris en la montaron.
Kaj kvin-minute
li restis dispecigita.
Sonoras la fajfilego,
revenante la laboron,
multoj ne revenis,
ankaŭ ne Manuel.
Mi memoras vin, Amanda,
la malseka strato,
kurante al la fabriko,
kie laboris Manuel.
la malseka strato,
kurante al la fabriko,
kie laboris Manuel.
Via rideto larĝa,
la pluvo sur la hararo,
gravis nenio.
Vi iris por renkontiĝi kun li,
kun li, kun li, kun li...
Estas kvin minutoj,
la vivo estas ĉiama
dum kvin minutoj.
Sonoras la fajfilego,
revenante la laboron,
kaj vi paŝante
lumigas ĉion,
tiuj kvin minutoj
ekflorigas vin.
Mi memoras vin, Amanda,
la malseka strato,
kurante al la fabriko,
kie laboris Manuel.
Via rideto larĝa,
la pluvo sur la hararo,
gravis nenio.
Vi iris por renkontiĝi kun li,
kun li, kun li, kun li...
Tiu, kiu iris en la montaron,
kiu neniam dolorigis,
kiu iris en la montaron.
Kaj kvin-minute
li restis dispecigita.
Sonoras la fajfilego,
revenante la laboron,
multoj ne revenis,
ankaŭ ne Manuel.
Mi memoras vin, Amanda,
la malseka strato,
kurante al la fabriko,
kie laboris Manuel.

Bildo pentrita de John William Waterhouse (1849-1917), angla-itala pentristo
Victor Jara estis ĉila kant-verkisto, kiu naskiĝis je 1932 de kamparanaj gepatroj.
Je la 11-a de septembro de 1973, Victor vizitis la Teknikan Universitaton de la Ŝtato, lia laborloko, kie li kantus dum la inaŭguro de eksposicio. La militistoj, kiuj kontraŭis al Salvador Allende, tiama prezidento de Ĉilio, ĉirkaŭis la universitatan konstruaĵon kaj eniris dum la posta tago, arestante ĉiujn instruistojn kaj lernantojn, kiuj troviĝis tie.
Victor Jara estis kondukata al “Estadio Chile”, kie li estis turmentata, precipe sur liaj manoj, kiuj kutimis verki muzikon kaj belecon. Li estis pafmortigata dum la 16-a de septembro per tridek kvar pafoj. Sed neniu povis silentigi lian dolĉeman voĉon...
La ĉi-supra estas unu el miaj preferaj kanzonoj. Ĝin li kantas nur per sia voĉo kaj sia gitaro... Perfekte kaj kortuŝe!
Ho, la nomoj de liaj gepatroj estis Amanda kaj Manuel...
Victor Jara


4 Comments:
Mi estas impresita per viaj blogajxoj k tiun cxi de victor Jara mi tre sxatis. Cxu vi estas historiisto?
Lidja, el Kubo.
Kara Lidja el Kubo,
Bedaŭrinde ne, mi ne estas profesie historiistino, sed mi delonge multe ŝatas studi pri Historio. Mi opinias ke la historia studado helpas nin por kompreni la aktualan mondon kaj tiuj popoloj, kiuj loĝas sur ĝi.
Nuntempe mi estas universitata studentino pri Socia Laborado ;-)
Mi ĝojas ĉar miaj blogaĵoj plaĉis vin kaj mi atendos viajn vizitojn kaj komentojn.
Amike,
Fátima el Ronda, suda Hispanio
Este comentario ha sido eliminado por el autor.
Fatima,
El Ronda, suda Hispanio. Ankaŭ al mi tre impresas via belzorgata blogero. Ankaŭ mi tre aprezas la arton de ĉilia Victor Jara. Havis diskon lian kun Te recuerdo Amanda. Kaj kelkaj aliaj komponaĵoj far li!
Gratulon. Kaj dankon, kara Fatima. Kiel eble mi revenos!!!
Ŭel el suda Brazilo.
Publicar un comentario en la entrada
<< Home