Promenanto, ne ekzistas vojo...
Ĉio preterpasas kaj ĉio restas,
sed nia afero estas preterpasi,
preterpasi farante vojojn,
vojojn sur la maro.
Mi neniam persekutis la gloron
nek lasi en la memoro
de la homoj mian kanzonon.
Mi amas la subtilajn mondojn,
sengravitaj kaj graciaj
kiel veziktetoj el sapo.
Mi ŝatas vidi ilin
kiam ili pentriĝas
per suno kaj skarlato,
flugas sub la blua ĉielo,
tremas subite kaj rompiĝas.
Mi neniam persekutis la gloron.
Promenanto, viaj paŝosignoj estas la vojo kaj nenio plu.
Promentanto, ne ekzistas vojo, oni faras vojon paŝante.
Paŝante oni faras vojon kaj, kiam oni rigardas malantaŭen,
oni vidas tiun vojeton, kiun oni neniam devas paŝi denove.
Promenanto, ne ekzistas vojo, sed postsulkoj sur la maro.
Delonge en tiu loko, kie hodiaŭe
la arbaroj vestiĝas per kratagoj,
oni aŭdis la voĉon el poeto, kiu kriis:
“Promenanto, ne ekzistas vojo,
oni faras vojon paŝante.”
Bato post bato,
verso post verso.
Mortiĝis la poeto fore de sia hejmo,
lin kovras la polvo el najbara lando.
Kiam li foriris oni lin vidis dum li ploris.
Promenanto, ne ekzistas vojo,
oni faras vojon paŝante.
Bato post bato,
verso post verso.
Kiam la kardelo ne povas kanti,
kiam la poeto estas pilgrimanto,
kiam la preĝo malsukcesas...
Promenanto, ne ekzistas vojo,
oni faras vojon paŝante!
Bato post bato,
verso post verso,
bato post bato,
verso post verso…

"Promenanto antaux la maro el nebulo" (1818)
de C.D. Friedrich, germana pentristo (1774-1840)
sed nia afero estas preterpasi,
preterpasi farante vojojn,
vojojn sur la maro.
Mi neniam persekutis la gloron
nek lasi en la memoro
de la homoj mian kanzonon.
Mi amas la subtilajn mondojn,
sengravitaj kaj graciaj
kiel veziktetoj el sapo.
Mi ŝatas vidi ilin
kiam ili pentriĝas
per suno kaj skarlato,
flugas sub la blua ĉielo,
tremas subite kaj rompiĝas.
Mi neniam persekutis la gloron.
Promenanto, viaj paŝosignoj estas la vojo kaj nenio plu.
Promentanto, ne ekzistas vojo, oni faras vojon paŝante.
Paŝante oni faras vojon kaj, kiam oni rigardas malantaŭen,
oni vidas tiun vojeton, kiun oni neniam devas paŝi denove.
Promenanto, ne ekzistas vojo, sed postsulkoj sur la maro.
Delonge en tiu loko, kie hodiaŭe
la arbaroj vestiĝas per kratagoj,
oni aŭdis la voĉon el poeto, kiu kriis:
“Promenanto, ne ekzistas vojo,
oni faras vojon paŝante.”
Bato post bato,
verso post verso.
Mortiĝis la poeto fore de sia hejmo,
lin kovras la polvo el najbara lando.
Kiam li foriris oni lin vidis dum li ploris.
Promenanto, ne ekzistas vojo,
oni faras vojon paŝante.
Bato post bato,
verso post verso.
Kiam la kardelo ne povas kanti,
kiam la poeto estas pilgrimanto,
kiam la preĝo malsukcesas...
Promenanto, ne ekzistas vojo,
oni faras vojon paŝante!
Bato post bato,
verso post verso,
bato post bato,
verso post verso…
"Caminante, no hay camino" origin-lingve,
kanzono de Joan Manuel Serrat, hispana kantisto
kanzono de Joan Manuel Serrat, hispana kantisto

"Promenanto antaux la maro el nebulo" (1818)
de C.D. Friedrich, germana pentristo (1774-1840)


6 Comments:
Bravo por via superba pagxo!!!
Tambien me gusta el dibujo que forman los versos !!!!
Gratulegon !!!!!!!!!!
25 julio, 2005 01:25
¡Muchas gracias por tus ánimos, mia kara Michel!
Vi cxiam sukcesas ke tute simpla afero sxajnas mirindan :-)
Mia kara amikino Fatima !
Mi diras simple tion kiun mi observis k sentis...sincere.
Eble pro mia fresxdata depresiono mi opinias, ke ni ofte ne rimarkas la belecon de la vivo cxar ni ne "vidas per sia koro"... (!!!)
Cxu ne ofte la plej simplaj ajxoj de la vivo estas ankaux la plej belaj?
Kun mia edzino Hilda ni rimarkis, ke la infanoj preferas la simplajn ludilojn...La etaj infanoj ofte ludados pli gxojege kun la kartonaj skatoloj ol kun la tro belaj kaj ricxaj Kristnaskludiloj!!! [Mi troigas iomete!!!!!] ;-))
Cxu vi ne vidis tion dum via laboro en infangxardeno aux kiam vi estis observinta viajn du etajn nevinojn?...
Mi volus aldoni, ke en via blogo la bildoj estas bonege elektaj : oni povos do malkovri artistojn tiel Hyatt Moore (la TTT-ejo meritas plurajn vizitojn!).
Via amiko el norda Francio kiu admiras la inteligentecon k la bonguston de via laboro ! (sen paroli de via ega bonkoro!!) :-)
...También me gustan las obras del romantismo aleman como las de C. D. Friedrich !!! (sobre todo, la que se puede ver aqui!!! Gracias!)
Creo que soy demasiado romantico...
He encontrado una pagina sobre Internet con el sentido de este cuadro : el hombre tiene que atravesar el mar de nubes para encontar a Dios al otro lado donde esta la montaña...
Cada uno puede tener su propia interpretacion, pero da mucho que pensar...
La vida es un sueño...
...y los sueños, sueños son :-)
Es bonita esa interpretación sobre el cuadro de Friedrich, pero a mí, particularmente, esta imagen me recuerda a un pasaje de “El paraíso perdido” de John Milton, que dice: “En ese espantoso abismo, matriz de la naturaleza y tal vez tumba, no de mar, ni tierra, ni aire, ni fuego, sino de todos juntos en sus fecundadoras causas confusamente mezclados, y al que debe combatirse siempre, a menos que aquel que todo lo hace y puede ordene sus oscuras materias y cree más mundos, en este espantoso abismo, el cauteloso demonio se detuvo al borde del infierno y miró un momento, considerando su viaje...” :-)
Kaj, jes, mi samopinias pri la beleco el la vivo, kiun ni trovas en la plej simplaj aferoj kaj ajxoj... Ekzemple sur kutimaj aferoj kiel la levigxo de la suno cxiumatene, kiso, rideto aux afabla vorto. La veran belecon en la mondo oni ne vidas per siaj okuloj, sed per siaj koroj ;-)
Comme je suis d'accord avec toi!!!!!!!
Mi tute konsentas kun vi! (pri la veran belecon en la mondo)
Mi opinias, ke la homo sur la bildo estas antaux sia vivado... Li devos certe klopodi cxar li ne povas vidi sian vojon tra la nuboj, sed la monto estas sia luma celo...
Sed la artisto de la alemana romantikismo versxajne ne aprobus mian "modernan" interpretadon, cxu ne ?
Estas unu afero certo: este cuadro nos da mucho que pensar...
La homo estas sola antaux lia destino...
Cxu li estos suficxe forta por trairi tian minacan spacon ?
Li sxajnas tiel fragila...kaj tiel sola... (kiel cxiu el ni)
Publicar un comentario en la entrada
<< Home