viernes, julio 25, 2008

Timante surstraten...





Vivo mia, ne estas justa eliri
timante surstraten.
La urbo sensangiĝas
kaj ŝajnas, ke neniu estis
kiam oni rompis animon
sur trotuaron,
kiam fendis la aeron
mortintaj mevoj.







Ili klopodas konvinki nin,
ke ĉi tie nenio okazas.
Dum la urbo mortas, ekzistas iu,
kiu jam klamas venĝon.
Ili obstinis en mortigi
nian idearon
kaj, ne sataj,
nun sendas siajn ĉashundojn.






Vivo mia, ne estas justa eliri
timante surstraten.
Baldaŭ elirblokado
kaj brulantaj rifuĝejoj.
Ni respondu antaŭ tiam,
kiam malfruos,
aŭ eble iam vi vekiĝos
kaj neniu estos.






Al kiu rigardi sur okulojn
por rakonti,
ke ne estas justa eliri, vivo mia,
ke ne estas justa eliri
timante surstraten?







Ke ne estas justa eliri, vivo mia,
ke ne estas justa eliri timante surstraten,
timante surstraten,
timante surstraten.






Elhispanigita teksto de "Mi vida, no hay derecho",
kantaĵo verkita de Ismael Serrano, hispana kantaŭtoro.
La fotaĵojn mi trovis interrete, mi nur tajpis "Irak"-on en Guglo Serĉo.


Originala teksto diras “no hay derecho a salir”,
tio estas laŭvorte “ne ekzistas rajto por eliri”.
Sed la signifo ne temas pri leĝoj kaj juro, tial mi ne tradukis tielmaniere.
La originala signifo similas pli-malpli al “ne estas justa”,
sed tia traduko miaopinie perdas jenan nuancon:
kiam oni diras “no hay derecho a…” (“ne ezkistas rajto por…”),
oni volas esprimi profundan indignon pro tia maljusteco.
Do mi bedaŭras, ke mi ne sciis enesperantigi tute ĝuste la kantaĵon.

martes, julio 22, 2008

Loĝantoj de Alfa Centaŭro eltrovas kosmosondilon Voyager




Voĝajante en la ĉiama kosma nokto,
nia malgranda, sidera stelŝipo
eltrovis tiun kosmosondilon
nomitan “La Voĝajanto”.

La trovaĵo kaŭzis grandan komocion,
la vana kosmo haltigis la horloĝon.
“Ni ne estas solaj
en ĉi damna universo”.

Ene de la kosmosondilo ni trovis
belajn priamajn kantaĵojn,
bildojn, strangajn sonojn
de fora mondo plibona.

Kia unika raso!
Homa estaĵo estos tiu,
kiu ĉesigos la doloron.

Niaj saĝuloj nepre konkludis,
ke tia civilizacio
certe trovis finfine
pacon kaj harmonion.

“Ili certe ekzilis militojn,
malsaton, malegalecon, landlimojn.
Ili instruos nin kanti
tiajn belajn melodiojn.”

Direkte al la blua planedo.
“Tero” ĝin nomis ili,
tiuj kiuj lumigos
ĉi malhelan universon.

Ni ridis, iu ekploris.
La tuta stelŝipanaro
estis en nerva ekscitiĝo.

Nia menso ekflugis:
ĝiaj verdaj arbaroj,
ĝia profunda maro,
senmakule brilos
sub pura ĉielo.

Ni decidis finfine surteriĝi.
“Kie estas la zenito de la homaro?”
“Afriko, kie loĝis la praa homo.”

Kia granda festo!
La nokto baldaŭ finiĝos,
baldaŭ bela leciono
instruos nin vivi.

Kia unika raso!
Homa estaĵo estos tiu,
kiu ĉesigos la doloron.

“Loĝantoj de la Tero,
nia eta diaĵo,
ni venas paceme!”






Ĉi tiu kantaĵo nomiĝas "Habitantes de Alfa-Centauro encuentran la sonda Voyager"
(“Loĝantoj de Alfa Centaŭro eltrovas kosmosondilon Voyager”)
kaj ĝin kantas kaj verkis hispanlingve Ismael Serrano, hispana kantaŭtoro.


sábado, julio 19, 2008

Chove en Santiago

Pluvas en Santiago,
mia dolĉa am’.
Blanka kamelio de l’ ar’,
brilas mallumiĝinta la suno.

Pluvas en Santiago
kaj estas malhela nokto.
Arĝentaj herberoj el sonĝoj
kovras izolan lunon.

Rigardu la lunon surstrate,
bedaŭro el ŝton’ kaj kristal’.
Rigardu la venton perditan,
ombro el kret’ de via mar’.

Ombro el kret’ de via mar’.
Santiago, for de via sun’,
akvo de antikva maten’
removas mian koron.






Poeziaĵo de Federico García Lorca (1898-1936), granada poeto kaj dramverkisto
ekzekutita dum komenco de Hispana Enlanda Milito.
Lia verkaro estis malpermesata dum la dekstrekstremista diktaturo
kaj la malpermeso ne estis tute nuligata ĝis 1971.

Luar Na Lubre, galega muzikgrupo ludanta keltdevenan muzikon,
verkis belegan kantaĵon pere de ĉi tiu poeziaĵo.
Vi povas aŭskulti ĝin ĉi tie en galega lingvo.


viernes, julio 11, 2008

Alvenos la ŝtormo





Oni diris min, ke vi revenis finfine hejmen.
Kion vi vidis dum via vojaĝado tra foraj lokoj?

Mi falis inter la brumo de dekdu montanoj,
dum mi vagis en ses fermitaj aŭtovojoj,
meze de sep silentaj arbaroj,
perdita en marbordoj de nigraj oceanoj.
Mi supreniris je dek mil mejloj en tombejon.

Alvenos, alvenos, alvenos,
alvenos
la ŝtormo,
kiun la ĉielo anoncas.

Oni diris min, ke vi revenis finfine hejmen.
Kion vi aŭdis dum via vojaĝado tra foraj lokoj?

La bruon de tondro, preludo de timo.
La lastan ondon je la fino de tempoj.
Tamburojn sonantajn en paflinio.
Kaj tiom da susuroj aŭskultataj de neniu.
Mi aŭdis ridegojn kaj plorojn pro malsato,
la tristan kantaĵon de poeta surstrate,
la voĉon de klaŭno kovrita per sango.

Kaj alvenos, alvenos, alvenos,
alvenos
la ŝtormo,
kiun la ĉielo anoncas.

Oni diris min, ke vi revenis finfine hejmen.
Kaj kion vi faru nun, kiam la vojaĝo finiĝas?

Reveni antaŭ la metea pluvo
en la plej profundon de nekonateco,
kie ekzistas amasoj kun nenio surmane.
Tie, kie la suno sekigis la riverojn,
kie vi estas sklavo aŭ povra fuĝanto,
kiu vidis okulojn de senvizaĝa viro,
kie ĉiuj animoj estas forgesitaj,
kie nigro estas la koloro
kaj la numero ne ekzistas.

Mi krios ĝis tiam, kiam ĝi restos
gravurata sur la vento
kaj mia voĉo sin reflektos de ĉi montano.
Kvankam mi devu paŝi sur la akvoj
ĝis tiam, kiam ĉi alvoko estu aŭskultata.

Jes, alvenos, alvenos, alvenos,
alvenos
la ŝtormo,
kiun la ĉielo anoncas.




"Boys in the Rain, Angkor Wat Cambodia 2001"
far Simon Larbalestier.






Ĉi tiu estas la enesperantigita teksto de Llegará la tormenta.
La hispanlingvan version kantas Amaral,
kiel himno por Internacia Ekspozicio de Zaragozo ĉi-jare.
La origina kantaĵo estas “A hard rain’s a-gonna fall” de Bob Dylan.


lunes, julio 07, 2008

Sonĝo de la reĝo

Sonĝis sur sia lito, la reĝo.
Li sonĝis je la frumateno,
ke inter la ondoj de rivero
li serĉis blankajn pomojn.

Nokto el timo en Sevilo,
antaŭtago de la batalo.

Kaj reĝo Al-Mutamid
en sia sonĝo rigardadis
la dolĉan, neĝan frukton,
kiu en speguloj tremis.

Nokto el timo en Sevilo,
antaŭtago de la batalo.

En Sevilo, Al-Mutamid
malfermis siajn okulojn al aŭroro
kiam la suno ruĝiĝis
en la plej alta fenestro.

Kaj nek matenruĝo li trovis
nek mirto sub sia kapkuseno
nek de akvo la dolĉa nesto,
kie li vidis blankajn pomojn.

Nokto el timo en Sevilo,
antaŭtago de la batalo.

Sonĝis sur sia lito, la reĝo.
Li sonĝis je la frumateno,
ke inter la ondoj de rivero
li serĉis blankajn pomojn.







Tiu ĉi belega kantaĵo, kun muziko de Paco Ibáñez kaj teksto de Fanny Rubio, rakontas la lastajn horojn de Al-Mutamid kiel reĝo de Sevilo dum la 11-a jarcento.

Tiam Sevilo estis tajfa reĝlando en Andaluso kaj Al-Mutamid timis la konkeron fare de nordaj kristanoj, do li petis helpon al almoravidoj. Ili venis kaj batalis la armeon de kristana reĝo Alfonso 6-a de Leono kaj Kastilio, "la Kuraĝulo"… sed ankaŭ konkeris ĉiujn tajfajn reĝlandojn.

Do, Al-Mutamid estis la lasta reĝo de la abadia dinastio kaj devis foriri de Sevilo por vivi en ekzilo.

La kulturo floris en Sevilo dum la reĝado de Al-Mutamid, kiun oni nomas “la reĝo poeto”. Miaopinie tiu ĉi kantaĵo montras tion, la poetan animon de la reĝo: malgraŭ ke lasta batalo proksimiĝis kaj tuta Sevilo tremis pro timo, Al-Mutamid ankoraŭ serĉis blankajn pomojn ene de sia sonĝo…

Vi povas aŭdi la kantaĵon musklakante ĉi tien.


viernes, julio 20, 2007

Ne nomu min fremdulo

Ne nomu min fremdulo,
tial ke mi naskiĝis malproksime
aŭ tial ke havas alian nomon
tiu lando, de kie mi devenas.

Ne nomu min fremdulo,
ĉar estis malsame la hejmo
aŭ tial ke lulis mian infanaĝon
alia lingvo de rakontoj.

Ne nomu min fremdulo,
se en patrina amo
ni havis saman lumon
en kanto kaj en kiso,
per kiu sonĝas pri ni same
patrinoj kontraŭ siaj brustoj.

Ne nomu min fremdulo,
nek pensu pri kien mi devenas.
Plibonas scii pri kien ni iras,
kien la tempo nin portas.

Ne nomu min fremdulo,
ĉar via pano kaj via fajro
satigas mian manĝobezonon kaj malvarmon,
ĉar min ŝirmas via domo.

Ne nomu min fremdulo.
Via tritiko estas kiel mia tritiko,
via mano kiel la mia,
via fajro kiel mia fajro.
Kaj malsato avertas neniam,
ĝi vivas ŝanĝante sian mastron.

Kaj vi nomas min fremdulo,
tial ke min kondukis vojo,
ĉar mi naskiĝis en alia popolo,
ĉar mi konas aliajn marojn
kaj mi enŝipiĝis iam ĉe alia ŝiphaveno.

Se ĉiam restas same dum la adiaŭo
la naztukoj kaj nebulaj pupiloj
de tiuj, kiujn ni lasas fore;
la amikoj kiuj mencias nin
kaj estas egalaj la preĝoj kaj la amo
de tiu, kiu sonĝas pri la reveno-tago.

Ne nomu min fremdulo!
Ni portas la saman krion,
la saman malnovan lacon,
kiun trenas la homoj
ekde la fundo de tempoj,
kiam ne ekzistis landlimoj;

antaŭ ke ili alvenis,
tiuj kiuj disigas kaj mortigas,
kiuj ŝtelas, kiuj mensogas,
kiuj vendas niajn sonĝojn,
kiuj kreis iam ĉi vorton: fremdulo.

Ne nomu min fremdulo,
ĉar ĝi estas trista vorto,
ĉar ĝi estas vorto frosta.
Ĝi odoras je forgeso kaj je ekzilo.

Ne nomu min fremdulo.
Rigardu vian infanon kaj la mian,
kiel ili kuras prenante siajn manojn
ĝis la fino de la vojeto.

Ne nomu ilin fremduloj.
Ili ne scias pri lingvoj,
pri limoj nek flagoj.
Rigardu ilin, iras ili al la ĉielo
pere de kolomba rido,
kiu kunigas ilin en la flugado.

Ne nomu min fremdulo.
Pensu pri via frato kaj la mia.
La korpo plena je kugloj,
kisante morte la teron.
Ili ne estis fremduloj,
konis sin ekde ĉiam.
Por la ĉiama libereco
same liberaj ili mortis.

Ne nomu min fremdulo.
Rigardu bone sur miajn okulojn,
multe pli malantaŭen de malamo,
de egoismo kaj de timo;
kaj vi vidos, ke mi estas homo,
mi ne povas esti fremdulo.





"No me llames extranjero",
hispanlingva kantaĵo de Rafael Amor.


miércoles, julio 18, 2007

Ruĝkufulino

Ruĝkufulino nur aĝas dekses
printempojn senflore,
paĉjo ŝin diras: “Venu.

Ruĝkufulino, vi estas juna
kaj vi devas lerni
aranĝi la domon,
ĉar vi estos virino.

Por ke vi estu bona edzino
kaj ne maljuniĝu sole,
en la lito kaj la kuirejo
vi devas scii
kontentigi vian edzon
kaj prizorgi ĉiun filon.

Ĉar vin kaptas via destino,
ĉar vi devas esti patrino kaj edzino.”
Kaj kompatinda Ruĝkufulino ploras:

“Mi volas flugi foren de ĉi tie, eskapi.
Diru min, kara mia, kiu plorus pri mi
se oni donus min flugilojn kaj mi ekflugus?

Mi volas dormi, mi ne volas vekiĝi.
Mi volas esti pluvo trans la vitro.
Eble iu atendas min enmallume.”

Malvarman vesperon,
Ruĝkufulino iris ĉe sian avinon
por porti al ŝi manĝaĵojn,
kiam ŝi renkontis ferocan lupon.
“Diru min, kien vi iras, knabino.
Mi akompanos vin”

La junulino sciis, ke ŝi estis perdita.
Kriis Ruĝkufulino
dum ŝin manĝegis la lupo.
Sub la jupo de ŝia robo
eksplodis tiuj dormantaj
sonĝoj, kiuj nokte
restigis ŝin viva.
Kompatinda Ruĝkufulino!

“Mi volas flugi foren de ĉi tie, eskapi.
Diru min, kara mia, kiu plorus pri mi
se oni donus min flugilojn kaj mi ekflugus?

Mi volas dormi, mi ne volas vekiĝi.
Mi volas esti pluvo trans la vitro.
Eble iu atendas min enmallume.”

Malvarman matenon,
Ruĝkufulino edziniĝis,
vestita perblanke,
bela kiel floro.

Ŝia edzo tre eleganta,
alia feroca lupo.
Kaj ŝia patro fiere
ploris pro emocio.

Nun ĉiunokte la lupo ŝin maĝegas,
enbatas siajn dentojn, kaj ploras
Ruĝkufulino dum ŝi atendas
hurlon dirantan,
ke la dormanta besto vekiĝis.
Poste ripozas trankvile
la perversa, feroca lupo.

La vizaĝon de Ruĝkufulino
lumigas rideto
dum ŝi balancetas lulilon,
en ĝi estas infanetino.

Eble venonta ŝafino
por feroca lupo;
escepte se, bonŝanca,
ŝin savu via amo.

Ruĝkufulino al ŝi zumas lule
kontraŭ sia brusto
kaj murmuron malrapidan, plenan
de espero kaj vivo,
kantas Ruĝkufulino.

“Mi volas flugi foren de ĉi tie, eskapi.
Diru min, kara mia, kiu plorus pri mi
se oni donus min flugilojn kaj mi ekflugus?

Mi volas dormi, mi ne volas vekiĝi.
Mi volas esti pluvo trans la vitro.
Eble iu atendas min enmallume.

Mi volas flugi…”




Elhispanigita teksto de "
Caperucita",
kantaĵo de Ismael Serrano, hispana kantaŭtoro.